LinguaLibre

LingvaLibro:Pri

Revision as of 16:32, 8 March 2021 by Vami (talk | contribs) (Created page with "Fakte, el la 7000 ekzistantaj hodiaŭ lingvoj, atendate estas, ke nur 2500 postvivos dum la venonta jarcento kaj nur 250 (malpli ol 5%!) akiros sufiĉan retan prezentiĝon - k...")

Other languages:
Bahasa Indonesia • ‎Bahasa Melayu • ‎Deutsch • ‎English • ‎Esperanto • ‎Türkçe • ‎brezhoneg • ‎dansk • ‎español • ‎euskara • ‎français • ‎italiano • ‎norsk bokmål • ‎occitan • ‎polski • ‎português • ‎română • ‎sicilianu • ‎svenska • ‎íslenska • ‎македонски • ‎русский • ‎עברית • ‎অসমীয়া • ‎తెలుగు • ‎日本語

"Lingua Libre" estas la projekto de asocio "Wikimédia France", kiu celas konstrui kunlaboran multlingvan plurmedian korpuson sub libera permesilo por:

  • disvastigi scion pri lingvoj kaj per lingvoj per plurmedia maniero en la reto, je projekto Vikimedio kaj ekster ĝi;
  • Subteni disvolvon de retaj lingvaj komunumoj - precipe de malabunde financitaj, de minoritatoj, de nurparolaj aŭ gestaj lingvoj - por helpi al la komunumoj akiri retan informon kaj garantii vivkapablon de lingvoj de la komunumoj.

Lingua libre illustration - interface.svg

Aliĝu al la 500 membroj kaj 400 000+ da registraĵoj jamaj je la Lingva Libro!

Music-technology-guitar-microphone-studio-amplifier-846852-pxhere (cropped).jpg

Kiel partopreni?

Vi povas uzi la Lingvan Libron esplorante kaj reuzante registraĵojn, kontribui la korpuson per registri vortojn aŭ plibonigante la retejon mem kun konsultado kun la komunumo.

Langeto de la Registra asistanto ebligas registri mallongajn sonojn (1 vorto, 1 esprimo), kategorigi kaj publikigi ilin je Wikimedia Commons per kompitilo aŭ saĝtelefono. Por fari tion vi devas sinprezenti aŭ krei la konton de uzanto. La gvidlibro de uzanto estas je helpa paĝo.

Por ŝanĝi paĝojn de la retejo simple sinprezentu kaj alklaku Redakti (aŭ Traduki). Por aldoni paĝojn plu faru du paŝojn: entajpu la titolon de paĝo, kiun vi deziras krej en serĉilo kun antaŭvorto LinguaLibre:". Aperos la mesaĝo invitanta vin krei la paĝon. Por iu ajn komenca ŝanĝo antaŭe bonvolu konsulti la komunumon.

Interagu kun la komunumo

Ne dubu informi la taĉmenton pri iu ajn elemento bezonata plibonigon. Por tio ekzistas la lokoj - la Konversacejo, retpoŝta dissendo kaj servo Discord.

Kial partopreni?

La Lingva libro baziĝas sur observado de kelkaj malavantaĝoj de la Vekimedio kaj de aliaj interretaĵoj entute:

  • Manko de la diverseco: Dum la Interreto estas teorie akirebla por ĉiuj, ĝia enteno estas malproksime de prezentado ĉiujn lingvoj proporcie. Pli ol 50% da retejoj estas en la angla; nur 301 el mondaj 7000+ lingvoj havas liberan enciklopedion[1], kies enteno estas malpli kvalita kaj abunda ol por pli disvolvitaj lingvoj kiel en la angla[1],[2]. Aldone, la enteno de la retejoj ofte sekvas okcidentajn normojn kaj bezonojn de verkado, kiuj nur emfazas kaj eternigas mankon de lingva diverseco.
  • Foresto de parolaĵoj: Dum en lingvoj oni ĉefe parolas (nur 4 000 el 7 000 da mondaj lingvoj havas skribsistemojn)[4], la interŝanĝo per informo kaj konversacio per novaj informaj kaj komunikaj teknologioj ĉefe okazas skribforme, senrigarde al eblecoj de plurmedio. Al tiu perado al parolado per skribado tre forte malhelpas la obstakloj, kiel uzado de literoj de Unikodo, la skribkulturo, normigoj de ortografioj aŭ nivelo de klerigo de socioj.

Tiu manko de diverseco kaj parolado limigas kapablon de interretaj uzantoj komuniki kaj kontribui interrete en diversajn retajn platformojn, kie ili ne povas trovi enhavon aŭ komunumon, kiu uzus ilian lingvon. Por la regionaj minoritataj lingvoj, parolata aŭ skribataj, la mankoj minacas precipe al malbone ekipitaj, multaj el kiuj nun estas sub danĝero kaj por kiuj prezentiĝo en la reto estas grava defio kaj ŝanco.

Fakte, el la 7000 ekzistantaj hodiaŭ lingvoj, atendate estas, ke nur 2500 postvivos dum la venonta jarcento kaj nur 250 (malpli ol 5%!) akiros sufiĉan retan prezentiĝon - kiuj estos uzataj regule por komunikado bitforme per denaskaj parolantoj, kiuj fartos komforte en la Interreto - faktoro, kiu estas grava por vivkapableco de la lingvoj[5]. La iniciatoj de lingvistoj kaj apartaj aktivuloj por dokumenti kaj kunuzi interretajn datumojn, rimedojn kaj enhavojn en la konservotaj lingvoj, rekte ne kapablas vigligi la lingvajn komunumojn de la Interreto, kaj sekve restas limigita en ilia efiko.

  • Lingua Libre aims to make up for this lack of support by placing itself at the service of linguistic communities wishing to insert and promote their language into the digital space by exploring alternative means of communication to the written word, in the hope that this will free up online communication in a growing number of languages. This objective favours by its very nature regional minority languages that are poorly endowed in terms of oral or signed language, but also benefits more endowed languages that wish to highlight their oral and visual aspects. To fulfil its mission, Lingua Libre offers an online solution for mass recording, leading to the publication of a collaborative multilingual audiovisual corpus under free licence, whose vocation is information through consultation, and revitalisation by triggering the contribution of new language communities on Lingua Libre and then outside.

Partneroj