LinguaLibre

Difference between revisions of "About/eo"

(Updating to match new version of source page)
(Updating to match new version of source page)
Line 81: Line 81:
 
<h2 style="text-align: center;">Partneroj</h2>
 
<h2 style="text-align: center;">Partneroj</h2>
 
<gallery mode="packed" heights=180>
 
<gallery mode="packed" heights=180>
File:Ministere Culture soutient.png|link=https://www.culture.gouv.fr/Sites-thematiques/Langue-francaise-et-langues-de-France/La-DGLFLF/Qui-sommes-nous
+
File:Ministere Culture soutient.png|link=https://www.culture.gouv.fr/Thematiques/Langue-francaise-et-langues-de-France
 
</gallery>
 
</gallery>
 
<gallery mode="packed" heights=150>
 
<gallery mode="packed" heights=150>
 
File:lo congres.jpg|link=https://locongres.org/
 
File:lo congres.jpg|link=https://locongres.org/
File:Mdlnc.png|link=http://www.mncparis.fr/
+
File:Mdlnc.png|link=https://www.mncparis.fr/
File:olca.png|link=http://www.olcalsace.org/
+
File:olca.png|link=https://www.olcalsace.org/
File:Logo Plateforme Atlas.png|link=mailto:plateforme.atlas@gmail.com
 
 
</gallery>
 
</gallery>
 
</div>
 
</div>
 
__NOTOC__
 
__NOTOC__
 
__NOEDITSECTION__
 
__NOEDITSECTION__

Revision as of 22:47, 24 February 2023

Other languages:
Bahasa Indonesia • ‎Bahasa Melayu • ‎Deutsch • ‎English • ‎Esperanto • ‎Türkçe • ‎brezhoneg • ‎dansk • ‎español • ‎euskara • ‎français • ‎italiano • ‎norsk bokmål • ‎occitan • ‎polski • ‎português • ‎română • ‎sicilianu • ‎svenska • ‎íslenska • ‎македонски • ‎русский • ‎עברית • ‎অসমীয়া • ‎తెలుగు • ‎日本語

"Lingua Libre" estas la projekto de asocio "Wikimédia France", kiu celas konstrui kunlaboran multlingvan plurmedian korpuson sub libera permesilo por:

  • disvastigi scion pri lingvoj kaj per lingvoj per plurmedia maniero en la reto, je projekto Vikimedio kaj ekster ĝi;
  • Subteni disvolvon de retaj lingvaj komunumoj - precipe de malabunde financitaj, de minoritatoj, de nurparolaj aŭ gestaj lingvoj - por helpi al la komunumoj akiri retan informon kaj garantii vivkapablon de lingvoj de la komunumoj.

Lingua libre illustration - interface.svg

500 membroj kaj 400 000+ da registraĵoj jamaj je la Lingva Libro, aliĝu nin!

Music-technology-guitar-microphone-studio-amplifier-846852-pxhere (cropped).jpg

Kiel partopreni?

Vi povas uzi la Lingvan Libron esplorante kaj reuzante registraĵojn, kontribui la korpuson per registri vortojn aŭ plibonigante la retejon mem kun konsultado kun la komunumo.

Langeto de la Registra asistanto ebligas registri mallongajn sonojn (1 vorto, 1 esprimo), kategorigi kaj publikigi ilin je Wikimedia Commons per kompitilo aŭ saĝtelefono. Por fari tion vi devas sinprezenti aŭ krei la konton de uzanto. La gvidlibro de uzanto estas je helpa paĝo.

Por ŝanĝi paĝojn de la retejo simple sinprezentu kaj alklaku Redakti (aŭ Traduki). Por aldoni paĝojn plu faru du paŝojn: entajpu la titolon de paĝo, kiun vi deziras krej en serĉilo kun antaŭvorto LinguaLibre:". Aperos la mesaĝo invitanta vin krei la paĝon. Por iu ajn komenca ŝanĝo antaŭe bonvolu konsulti la komunumon.

Interagu kun la komunumo

Ne dubu informi la taĉmenton pri iu ajn elemento bezonata plibonigon. Por tio ekzistas la lokoj - la Konversacejo, retpoŝta dissendo kaj servo Discord.

Kial partopreni?

La Lingva libro baziĝas sur observado de kelkaj malavantaĝoj de la Vekimedio kaj de aliaj interretaĵoj entute:

  • Manko de la diverseco: Dum la Interreto estas teorie akirebla por ĉiuj, ĝia enteno estas malproksime de prezentado ĉiujn lingvoj proporcie. Pli ol 50% da retejoj estas en la angla; nur 301 el mondaj 7000+ lingvoj havas liberan enciklopedion[1], kies enteno estas malpli kvalita kaj abunda ol por pli disvolvitaj lingvoj kiel en la angla[1],[2]. Aldone, la enteno de la retejoj ofte sekvas okcidentajn normojn kaj bezonojn de verkado, kiuj nur emfazas kaj eternigas mankon de lingva diverseco.
  • Foresto de parolaĵoj: Dum en lingvoj oni ĉefe parolas (nur 4 000 el 7 000 da mondaj lingvoj havas skribsistemojn)[4], la interŝanĝo per informo kaj konversacio per novaj informaj kaj komunikaj teknologioj ĉefe okazas skribforme, senrigarde al eblecoj de plurmedio. Al tiu perado al parolado per skribado tre forte malhelpas la obstakloj, kiel uzado de literoj de Unikodo, la skribkulturo, normigoj de ortografioj aŭ nivelo de klerigo de socioj.
  • Tiu manko de diverseco kaj parolado limigas kapablon de interretaj uzantoj komuniki kaj kontribui interrete en diversajn retajn platformojn, kie ili ne povas trovi enhavon aŭ komunumon, kiu uzus ilian lingvon. Por la regionaj minoritataj lingvoj, parolata aŭ skribataj, la mankoj minacas precipe al malbone ekipitaj, multaj el kiuj nun estas sub danĝero kaj por kiuj prezentiĝo en la reto estas grava defio kaj ŝanco.
  • Fakte, el la 7000 ekzistantaj hodiaŭ lingvoj, atendate estas, ke nur 2500 postvivos dum la venonta jarcento kaj nur 250 (malpli ol 5%!) akiros sufiĉan retan prezentiĝon - kiuj estos uzataj regule por komunikado bitforme per denaskaj parolantoj, kiuj fartos komforte en la Interreto - faktoro, kiu estas grava por vivkapableco de la lingvoj[5]. La iniciatoj de lingvistoj kaj apartaj aktivuloj por dokumenti kaj kunuzi interretajn datumojn, rimedojn kaj enhavojn en la konservotaj lingvoj, rekte ne kapablas vigligi la lingvajn komunumojn de la Interreto, kaj sekve restas limigita en ilia efiko.
  • La Lingva libro estas la rimedo celanta forigi la mankon de subteno helpante al lingvaj komunumoj, kiuj deziras enkonstrui kaj reliefigi iliajn lingvojn en la cifereca spaco, esplorante rimedojn alternativajn al skriba komunikado, esperante ke tio liberigos retan komunikadon per kreskigo de nombro da lingvoj. La celo favoras per sia naturo al regionaj minoritataj lingvoj, kiuj estas malmulte dotitaj kiel parolaj aŭ skribaj, sed ankaŭ utilas por pli abunde dotitaj lingvoj, kiuj volas reliefigi siajn parolajn kaj vidajn aspektojn. Por plenumi la mision, la Lingva libro proponas retan solvon por amasa registrado, rezultantan per publikigo de komune prilaborita multlingva aŭdvida korpuso sub libera permesilo, kies devo estas informi per konsultado kaj revivigi per ekigo de kontribuado por novaj lingvaj komunumoj ĉe la Lingva libro kun posta eksterigo.
Coolest Tool Award 2020 square logo.svg

Lingua Libre

2020 Coolest Tool
Award Winner

in the category
Diversity

Partneroj