Help

Difference between revisions of "Your first record/eo"

(Created page with "Post kiam la registrado de la vortoj estas farita okazos alŝutado de la sonaj dosieroj. Mesaĝo ĉe malsupro de ekrano indikas la staton de ĉi tiu alŝutado. Kiam la mesaĝo...")
Line 38: Line 38:
 
Kiam vi estos preta, alklaku la ruĝan butonon por komenci registri. La butono ekpulsos. Vi povas ĉesigi la registradon iam ajn alklakante la butonon denove. Registrado rekomenciĝos ĉe la markita vorto. Dum la vorto estas registrita, la sonnivelo de la vorto montriĝas en la rektangulo ĉirkaŭ ĝi. Se la registrado ĝustas, la rektangulo fariĝas verda.
 
Once the recording of the words is done, the uploading of the sound files is performed. A message at the bottom of the screen indicates the status of this uploading. When the message "All uploads have been successfully completed" is displayed, you can continue.
+
Post kiam la registrado de la vortoj estas farita okazos alŝutado de la sonaj dosieroj. Mesaĝo ĉe malsupro de ekrano indikas la staton de ĉi tiu alŝutado. Kiam la mesaĝo "Ĉiuj alŝutoj sukcese kompletiĝis" aperos, vi povos daŭrigi.
  
'''''Averto!'' Kiam vorto/esprimo konsistas el pluraj elementoj (ekz. lavmaŝino, lava maŝino), se vi tro longe silentos inter ĉiuj elementoj, la programo transpasos al la sekva vorto en la listo.''
 
'''''Averto!'' Kiam vorto/esprimo konsistas el pluraj elementoj (ekz. lavmaŝino, lava maŝino), se vi tro longe silentos inter ĉiuj elementoj, la programo transpasos al la sekva vorto en la listo.''

Revision as of 00:24, 14 January 2022

Other languages:
Deutsch • ‎English • ‎Esperanto • ‎Türkçe • ‎brezhoneg • ‎français • ‎galego • ‎norsk bokmål • ‎occitan • ‎polski • ‎română • ‎sicilianu • ‎svenska • ‎македонски • ‎русский • ‎日本語 • ‎한국어

Kontrolu vian mikrofonon

  • Alklaku butonon de "Komenci teston" ("Start the test") kaj atendu aperon de mesaĝo "Diru ion" ("Say something"),
  • Diru iun vorton,
  • Aperos al mesaĝo "Aŭskultu" ("Listen") - vi devas aŭdi vian registritan vorton

Se la rezulto estas ne ĝusta, do adaptu agordon de via mikrofono kaj retestu. Kiam la rezulto estos taŭga - faru sekvan paŝon.

Elektu la parolanton

Se necesas, elektu el falanta menua listo la profilon de taŭga parolanto kiun vi volas uzi. Vi povas aldoni parolotan lingvon alklakante steleton. Vi povas ŝanĝi la specon de permesilo atribuita al viaj registraĵoj (la artikolo ĉe Vikipedio)

Elektu vortojn por registrado

Ĉi tie estas kelkaj elektoj:

  • Registri vortojn el jam ekzistanta listo
  • Registri vortojn el listo, kiun vi povas krei tuj

Ekzistanta listo

  • Listo de proksimaĵoj: tio estas listo de aŭtomate generitaj loknomoj laŭ la latitudo kaj longitudo, kiujn vi povas enigi.
  • Loka listo: falmenuo permesas al vi elekti teman liston jam kreitan en la Lingua Libre por via registrata lingvo.
  • Vikimedia kategorio: falmenuo permesas al vi elekti liston de vortoj apartenantaj al kategorio de la Vikimedio.

Post kiam vi elektis la liston, vi povas forigi iujn vortojn el ĝi alklakante la kruceton. Vi ankaŭ povas miksi la vortojn en la listo alklakante la konforman butonon.

Via propra listo

Por enigi viajn vortojn, alklaku en la eniga breto malsupre de la zono "Listo de vortoj por registri". Vi povas enigi vortojn po unu sendante ĉiun vorton per <Enigi>(<Enter>) aŭ enigi ĉiujn vortojn samtempe apartigante ilin per #. La listo ne estos konservita post registrado. Se vi volas reuzi ĉi tiun liston, vidu "Krei viajn proprajn listojn". (Help:Create_your_own_lists)

Registrado

Kiam vi estos preta, alklaku la ruĝan butonon por komenci registri. La butono ekpulsos. Vi povas ĉesigi la registradon iam ajn alklakante la butonon denove. Registrado rekomenciĝos ĉe la markita vorto. Dum la vorto estas registrita, la sonnivelo de la vorto montriĝas en la rektangulo ĉirkaŭ ĝi. Se la registrado ĝustas, la rektangulo fariĝas verda.

Post kiam la registrado de la vortoj estas farita okazos alŝutado de la sonaj dosieroj. Mesaĝo ĉe malsupro de ekrano indikas la staton de ĉi tiu alŝutado. Kiam la mesaĝo "Ĉiuj alŝutoj sukcese kompletiĝis" aperos, vi povos daŭrigi.

Averto! Kiam vorto/esprimo konsistas el pluraj elementoj (ekz. lavmaŝino, lava maŝino), se vi tro longe silentos inter ĉiuj elementoj, la programo transpasos al la sekva vorto en la listo.

Kontrolado por via registraĵoj

Vi povas reludi ĉiun registradon alklakante la butonon "ludi"("play"). Se la registrado estas malĝusta, vi povas forigi ĝin alklakante la kruceton.

Alŝutado en Vikimedian komunejon

Post kiam vi kontrolis ĉion, alklaku la butonon "Publikigi en Vikimedian komunejon" ĉe malsupro de ekrano. Dum ĉiu dosiero alŝutiĝas, malgranda rado turniĝos apud ĝi. Post fino de alŝutado aperos verda cirkleto kun bonmarko.

Vi povas kontroli viajn alŝutojn alklakante la butonon "Kontroli viajn alŝutojn ĉe Vikimedia komunejo", kiu malfermos novan langeton kun Vikimedia komunejo. Ĉi paĝo montras liston de ĉiuj registraĵoj faritaj per la konto uzita por viaj registraĵoj.

NB: se vi hazarde forgesis forigi malĝuste prononcitan vorton kaj alŝutis ĝin en Vikimedian Komunejon... ne paniku! Reuzu la Registradan asistanton, registru la saman vorton denove kaj realŝutu la dosieron en la Vikimedian komunejon

Vi ankaŭ povas daŭrigi registradon alklakante la butonon "Registri pli da vortoj".

Por reveni al la hejmpaĝo de la Lingua Libre alklaku la logon de la Lingua Libre ĉe supro de la paĝo.

Dankon pro via partopreno ...